Matthias de l'Obel
Matthaeus Lobelius (1538-1616) | ||
---|---|---|
Flandra kuracisto, botanikisto kaj persona kuracisto de Jakobo la 1-a.
| ||
Persona informo | ||
Mathias de l'Obel | ||
Naskiĝo | 1538 en Lille, Flandra Graflando, nuna Nordo-Kaleza Markolo, Francio | |
Morto | 3-a de Marto 1616 en Highgate, apud Londono, Anglio | |
Religio | Kalvinismo vd | |
Lingvoj | latina • nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Montpellier Universitato de Loveno Universitato de Pizo Universitato de Padovo | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto ilustristo dezajnisto kuracisto verkisto vd | |
Laborkampo | Plantoscienco vd | |
Aktiva en | Antverpeno • Anglio • Delft • Londono • Antverpeno vd | |
Doktoreca konsilisto | Guillaume Rondelet vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Matthias de L’Obel (1538-1616) estis botanikisto kaj persona kuracisto de du altranguloj, nome Jakobo la 1-a kaj Vilhelmo la Silentulo. Li estis lernanto de Vilhelmo Rondeleo (1507-1566) en la Universitato de Montpellier.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de la advokato Jean L'Obel kaj ĉirkaŭ 16-jara li jam estis disvolviĝinta fortan intereson pri botaniko kaj medicino. En 1551 li iris al Italio en studvojaĝo kien li revenis inter 1563 kaj 1564 antaŭ ol studi medicinon en Loveno kaj Montpellier.
Li preferis Montpellier-on pro la reputacio de la botanika profesoro Guillaume Rondelet tiel kiel faris lia samtempulo Carolus Clusius (1525-1609). Oni diras ke L'Obel estis la preferata lernanto de Rondelet, kaj okaze de la morto de lia profesoro, L'Obel heredis ĉiujn liajn manuskriptojn. Ĉiuj liaj verkojn en la botanika kampo estis sub superregado de la bofilo de Rondelet, kies nomo estis Jacques Salomon d'Assas.
L'Obel ricevis sian doktoriĝan diplomon en la 22-a de marto 1565 estinte 27-jara. Li restis en Montpellier du pliajn jarojn, profundigante siajn studojn, inklude de botanikaj ekspedicioj en la regiono de Langvedoko. Post tio, li pasis kelkan tempon vojaĝante kaj dum kvin jaroj (1566-1571) li, kune kun lia kunulo Pierre Pena (1535–1605) (probable iu protestanta rifuĝinto), establiĝis en Anglio sub regado de la reĝino Elizabeto la 1-a.
Li loĝis en la Strato Lime, en Londono, areo enhavanta multajn protestantajn rifuĝintoj el la Eŭropa kontinento (pro religiaj kaŭzoj), inter ili James Garrett (floris inter 1591-1636), iu londona apotekisto, kiu cetere estis amiko de Carolus Clusius. En Londono, L'Obel ankaŭ konatiĝis kun la angla botanikisto John Gerard (1545-1612).
Li kaj Pena alportis el Nederlando ilian botanikan kolekton kaj disvolvis botanikajn esplorojn en Anglio antaŭ ol reiri al la Malaltaj Landoj inter 1571 kaj 1574. Inter 1571 kaj 1581 li praktikas medicinon en Antverpeno kaj Delft, kie li iĝas privata kuracisto de la princo de Oranĝo. L'Obel edziĝis al Isabeau Laigniez (1576-1642), en Lille, en 1596.
Unu el liaj infanoj, unu filino, Mary l'Obel, edziniĝis al Louis Le Myre (Ludovicus Myreus), kiu estis lia kunlaboranto, kaj alia filino, Anne l'Obel edziniĝis al Wolfgang Rumler. Ambaŭ gefiloj liaj estis renomaj apotekistoj, kun bonaj reputacioj en la londona societo. En 1595 eventuale li permanente translokiĝis al Anglio.
Inter la anglaj botanikistoj, lia plej intima amiko estis Thomas Penny (1532-1589), kiun li konis en Montpellier, kaj al kiu li faras omaĝon en sia verko "Stirpium adversaria" (1571). l'Obel mortis en Highgate, Londono, en 1616 estante 78-jara kaj estis sepultita en la tombejo de Sankta Denizo.
La reĝino Elizabeta la 1-a forte interesiĝis pri liaj verkoj, kiuj estis eldonitaj de Christoffel Plantijn kaj estis ĉiuj bonsukcesaj. Al li oni atribuas la unuan provon klasi la plantojn laŭ iliaj naturaj afinaĵoj, anstataŭ laŭ la medicinaj uzoj kiel antaŭe. Charles Plumier baptis la genron "Lobelio" liaomaĝe kaj la botanika familio de la "Lobeliacoj" estis kreita por honorigi lian rememoron.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Dilucidae simplicium medicamentorum explicationes, & stirpium adversaria ..., kune kun Pierre Pena, Londono 1570; Antverpeno 1576 kaj Londono 1605[1]. Li dediĉis ĉi-verkon al la reĝino Elizabeto la 1-a.
- Plantarum seu Stirpium historia, Matthiae de Lobel insulani. Cui annexum est ... 1576
- Plantarum Seu Stirpium Icones 1581
- Icones stirpium, seu plantarum tam exoticarum, quam indigenarum, in gratiam ... 1591
- Icones Stirpivm, Sev Plantarvm Tam Exoticarvm Indigenarvm, In gratiam rei ... 1591
- Balsami, opobalsami, carpobalsami, & xylobalsami, cum suo cortice explanatio, 1598
- Animadversiones in Officinam pharmaceuticam Rondeletii 1605
- In G. Rondelletii inclytae Monspeliensis scholae ... 1605
- Botanographi, sive, Plantarum historiae physicae, tam indeigenarum & Britanniae inquilinarum, quam exoticarum scriptoris, 1605
- Methodicam pharmaceuticam officinam animadversiones, Londono, 1605
- Pharmacopoeia 1618
- Stirpium illustrationes. Plurimas elaborantes 1655
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- CRC World Dictionary of Medicinal and Poisonous Plants
- Mathias de L'Obel, sa vie et ses oeuvres: 1538-1616
- L'Iris di Firenze, fiore e stemma della Città
- Livres de fleurs du XVIe au XXe siècle
- Bulletin de la Société botanique de France ...
- Lobelia: ou, Recueil d'observations de botanique et spécialement de ...
- New general biographical dictionary
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Guillaume Rondelet (1507-1566)
- Charles Plumier (1646-1704)
- Carolus Clusius (1525-1609)
- Rembert Dodoens (1517-1585)
- Christoffel Plantijn (1520-1589)
- Pierandrea Mattioli (1501-1577)
- Benito Arias Montano (1527-1598)